La plej konata kaj populara hungaria taggazeto Népszabadság aperigis
okulfrapan, tutpaĝan (!) artikolon kun granda fotografaĵo pri Ertl
István, konata hungara esperantisto, eksa redaktoro de revuo Esperanto.
La artikolo rakontas pri lia ĝisnuna vivovojo, agado, kono de multaj
lingvoj, ne flankenpuŝante ankaŭ la Esperantan... :-)
La artikolo videblas/legeblas en la reto ĉe: http://nol.hu/mozaik/20130603-ezernyelvmester
-- Majstro de mil lingvoj, 34 procente hungaro, 33 procente franco, 33
procente esperantisto, kaj 0 procente rasisto... :-)
Sinceran gratulon al István!
La artikolon kompilis kaj prizorgis Révész Sándor, esperantista
ĵurnalisto ĉe la gazeto.